Online Bible

- Reklamy -

Jesaja 12 - La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)

1 En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.

2 Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.

3 Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.

4 Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

5 Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.

6 Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.

First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.

British & Foreign Bible Society
Následuj nás:



Reklamy