Ijob 25 - La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris: 2 Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj. 3 Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo? 4 Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura? 5 Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj: 6 Des pli homo, la vermo! Kaj homido, la tineo! |
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.
British & Foreign Bible Society