Psalmaro 1 - La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)LIBRO UNUA ( Psalmoj 1—41 ) 1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos. |
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.
British & Foreign Bible Society